[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Filmo ’en quête de sens’ kun esperantaj subtitoloj

lasta ĝisdatigita je la 1a majo 2016

Filmo ’en quête de sens’ kun esperantaj subtitoloj

Sabato - 16:00

Filmo « En quête de sens » - Serĉante signifon.

Partopreniga kaj civitana filmo de Nathanaël Coste kaj Marc de la Ménardière

« Serĉante signifon » rakontas la inican vojaĝon de du amikoj ekde infanaĝo, foririntaj por pridemandi la funkciadon de la mondo.

Ekipitaj per malgranda filmilo kaj mikrofono, Marc kaj Natanael klopodis kompreni, kio alkondukis al la aktualaj krizoj kaj de kie la ŝanĝo povus alveni. El la mesaĝoj de agadistoj, filozofoj, biologiistoj, aŭ gardistoj de antikvaj kulturoj, ili invitas nin dividi siajn pridubojn, kaj pridemandos niajn vidojn al la mondo.
Temas pri serĉado kiu restarigas konfidon en nia kapablo pozitive influi la evoluon de la okazaĵoj. La ŝanĝo estas plenumata tra la mondo : ĝi estas ŝanĝo de konscio, instigita de la bezono vivi en harmonio kun si mem kaj kun la regno de la vivantaraĵo.

La filmo estas en la franca kun esperantaj subtitoloj.

En la sama rubriko: