[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Libera danco, inspirita de danco spektaklo "Hafu"

lasta ĝisdatigita je la 30a aprilo 2016

Libera danco, inspirita de danco spektaklo "Hafu"

Sabato - 18:30

Flavie Wakako Audibert prezentas mallongan version de sia dancospektaklo "Hafu"

Duobla kulturo. Francio - Japanio. Miksiteco. HAFU.
La celo estas doni sencon pere de la korpo al ambivalenca esprimado. La dispecigita korpo, la ununura korpo. Ĉu la animo havas kulturan identecon ? La movoj ekprenas la pripensadon pri aparteno. La demando ’Kiu mi estas ?’ ekhavas sencon en duobla gestado kies origino estas tiu duobla aparteno. Do ekaperas la memoro pri la denaskitaĵo kaj la kutimo pri la akiritaĵo.
Ĉu la danco povas malfermi pordojn, establi pontojn inter miaj mioj (egooj), nun en Francio, kaj aliflanke hieraŭ, antaŭ mia naskiĝo, en Japanio...? La muziko kaj la sona fono (voĉoj) akompanas laŭ sia tuta graveco ĉi tiun identecan serĉadon. Mi dancas tiun kiu mi estas.... La celo estas do preteriri la psikanalizan serĉon por direktiĝi al pure artista esprimado....

« Mi tre ĝojas prezenti tiun dancadon okaze de la kongreso en Marsejlo. Dank’al miaj gepatroj Kazue SUGAWARA kaj Michel AUDIBERT (fama esperanto-aktoro), mi fieras kontribui al la arta vigleco de la esperanto-movado. » - Flavie Wakako AUDIBERT

Flavie AUDIBERT Danco, koregrafio
Robert SERFATI Reĝisorado
François TAEGER Muzika kreado

En la sama rubriko: