[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > ITAP : Interkonsento pri Transatlantika Partnereco

lasta ĝisdatigita je la 24a aprilo 2016

ITAP : Interkonsento pri Transatlantika Partnereco

Vendredo - 14:00

Ankaŭ nomigita TAFTA aŭ TTIP (angle) aŭ PTCI (france), la ITAP estas projekto de granda zono de interkomerco inter Eŭropa Unio kaj Usono. La projekto havus multajn malbonajn konsekvencojn sur nia vivsistemo, niaj liberecoj, nia sano, ktp. Tiu prelego prezentas la projekton, ĝiaj konsekvencoj kaj la nuna statuso de la decido.

Konferenco de Thierry Spanjaard

Thierry Spanjaard esperantiĝis antaŭ preskaŭ 10 jaroj. Li jam partoprenis en tri Universalaj Kongresoj, kaj uzis la pasportan servon.
Krom lia laboro kiel estro de malgranda entrepreno, li interesiĝas pri internacia politiko, ekonomio, vojaĝoj, plaĝoj, lingvoj, metromapoj, kaj kelkaj miloj da aliaj aĵoj....
Thierry estas la prezidanto de Esperanto Marseille kaj de la LKK de la Kongreso "Marsejlo Pordo de Eŭromediteraneo".

En la sama rubriko: