[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Rusio hodiaŭ

lasta ĝisdatigita je la 24a aprilo 2016

Rusio hodiaŭ

Dimanĉo - 10:00

Rusio hodiaŭ : preleg-debato

Rusio estas lando proksima de ni sed ekzotika kaj ĝi daŭre fascinas. Dum la lasta jarcento, ĝi travivis diversajn politikajn ŝanĝojn, dum restadas la samaj trajtoj : centrismo, imperiismo ... kaj elturniĝemo kaj neiniciativo. Plej ofte la raportantoj vizitis la landon dum kelkaj tagoj dum Renée Triolle, emerita instruistino de la rusa, "frekventas" ĝiajn historion kaj kulturon de kvindek jaroj. Ŝi raportas pri siaj impresoj pri la nuntempaj problemoj : korupto, manko da naskiĝoj, foresto de industrio, grandega diferenco inter milionuloj kaj malriĉuloj. Kun anekdotoj kaj travivaĵoj.

Konferenco de Renée Triolle
Renée Triolle estas "filino" de la UK en Marseille en 1957. De 1960, ŝi
havis ĉiujn funkciojn en la Esperanto-movado kaj de sia emeritiĝo( ŝi
instruis la rusan lingvon) koncentriĝas ĉe la baza loka laboro, escepte de
reprezentiĝo de Universala Esperanto-Asocio ĉe UNESKO kaj de ekzamenoj de
FEI.

En la sama rubriko: