[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Lastaj informoj > Marsejlo ĉefurbo de la sapo !

lasta ĝisdatigita je la 3a aprilo 2016

cet article en français : Marseille, capitale du savon !

Marsejlo ĉefurbo de la sapo !

Kio estas sapo ?

Komponaĵo, rezulto de la kemia reakcio sapiĝo, kiun oni uzas por lavi sin, tolaĵojn, ktp. La vorto "sapo" renkontiĝas kiel unue en teksto de Plinio la pli maljuna, romia sciencisto. Jam temas pri produktaĵo farita el sebo kaj cindroj, sed ĝi estis uzita de la gaŭloj por kolorigi siajn harojn al rufo. Longtempe la homoj lavis sin sen uzo de sapo, ekzemple pere de varmega vaporo, kaj la tolaĵojn oni batadis en flua akvo por forigi la malpuraĵojn. La unua vera sapo estis elfarita en mezopotamio, kaj la epoko de Krucmilito konatigis ĝin al la eŭropanoj.

Nuntempe en la urbo Alepo en Sirio oni plu elfaras sapon el olivoleo kaj natrio (ricevita el cindroj de salikorno), kun aldono oleon el laŭr-bero, kiun oni povas rigardi kiel la plej praava de la nun ekzistantaj sapoj. En hodiaŭa epoko tiu 100% natura sapo, ekĝuas bonfamon ĉe naturama publiko.
Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando.

Poste la elfarado de sapo disvastiĝis al aliaj havenoj de la Mediteranea Maro, tiel kiel Alikanto, Ankono, kaj la plej konata tiurilate : Marsejlo. Diversaj receptoj ekzistas : el vegetala aŭ animala graso, kun natrio aŭ kalio, ktp.

Spekti filmetojn :
http://savondemarseille-lewebdoc.com/accueil.html

En la sama rubriko: