Hejmpaĝo > Ekskursoj > 6 - Ŝipekskurso al Pointe-Rouge
lasta ĝisdatigita je la 18a aprilo 2016
6 - Ŝipekskurso al Pointe-Rouge
Dimanĉo la 8an de Majo
Tiu ĉi ekskurso uzas la plej bela buslinio en Marsejlo kiu sekvas la marbrodon de la Malnova Haveno ĝis la haveno de Pointe-Rouge. Por pli bone aprezi la proprajn kvalitojn de Marsejlo, vi revenos ŝipe de Pointe-Rouge ĝis la Manova Haveno.
Dimanĉe 8an de Majo, de la 9:30 en la kongresejo ĝis la 12:30 en la kongresejo
Dum tiu ekskurso, vi uzos du tranportrimedojn porponitajn de la sama entrepreno : buso kaj ŝipo. Tiel vi povos provi la pejzaĝo vidita de la tero kaj de la maro.
Elirante de la kongresejo, ni iros ĉe la Malnova Haveno buse,
Poste ni uzos la la plej belan aŭtobus-linion 83 kiu laŭiras la marbordon,
Tiel, ni vidos la Palacon Pharo,
La faman naĝejon " Cercle des Nageurs",
La haveneton Vallon des Auffes,
La marnivelan mezurilon,
La Monumenton al la Mortintoj de la Orienta Armeo,
La statuon de David, reproduktaĵo de la fama statuo skulptita de Mikelanĝelo,
La golfeton Vieille Chapelle,
La golfeton Pointe-Rouge.
Tie, vi enŝipiĝos por reveni ĉe la Malnova Haveno.
Kosto : bus- kaj ŝip- bileto, kiun vi mem aĉetos.