[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Ruĝaj ŝlimoj, poluado de Mediteraneo

lasta ĝisdatigita je la 29a aprilo 2016

Ruĝaj ŝlimoj, poluado de Mediteraneo

Vendredo - 11:00

En suda Francio, apud Marsejlo, uzino de baŭksito elverŝas la restaĵojn (ruĝajn ŝlimojn) en Mediteraneon, nun en naturan rezervejon.

Baŭksito estas ekspluatata en Provenco ekde 1894. De pli ol 70 jaroj uzino Pechiney [peŝine], nun Alteo, kun komplezo de la ŝtato enverŝas la restaĵojn de la pritraktado en grandan maran foson apud Cassis [kasi]. Tiu foso estas 300 metrojn profunda kaj 2000 metrojn longa.

Alteo promesis redukti iompostiome la kvanton de ruĝaj ŝlimoj, kaj haltigi la ĵetadon de restaĵoj la 31an de decembro 2015. Sed, poste obtenis permeson daŭrigi tiun ĵetadon dum ankoraŭ 6 jaroj. Laŭdire de Alteo, nun, la ruĝaj ŝlimoj iĝis likvaj.

Alteo sendas seninterrompe 270 kubajn metrojn hore de tiu efluajô en la maron t.e. 1,5 milionoj da kubaj metroj jare ! Tio estas tre grava ĉar ĝi disfluiĝas en areo iĝinta freŝdate, naturan rezervejon !!

Prelego de Rosy Inaudi

En la sama rubriko: