[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Ekskursoj > 4 - La blua marbordo

lasta ĝisdatigita je la 18a aprilo 2016

4 - La blua marbordo

Vendredo la 6an de Majo

Vendredo estas la tago de la fiŝaĵo ! Do ni proponas vin viziti la "Bluan Marbordon", belegan kaj facile atingeblan trajne de Marsejlo.

Vendrede la 6an de Majo, de la 13a en la kongresejo ĝis la 18a en la kongresejo

Laŭ la tiel nomata "Blua Marbordo", unu el la plej belaj trajnitineroj. Pro manko da borda ebenaĵo, la fervojo, konstruita de 1907 ĝis 1915 estas sekvo de pontoj aŭ tuneloj, kiuj iĝis "heredaĵo de la XXa jarcento".

Kosto : fervojbileto, kiun vi mem aĉetos.

Rendevuo en la kongresejo je 13:00.

La trajno foriras de Marseille Saint-Charles je 13:25, kaj alvenas en Port-de-Bouc je la 14.21.
La plej bela fervoja linio, kiu permesas malkovri la sovaĝajn pejzaĝojn kaj la golfon de Marsejlo kun insuloj.
Promenado tra la iama industria urbo, laù la marbordo. Bonvolu antaŭvidi konfortajn ŝuojn, ĉapelon kaj akvon.
Forveturo de Port de Bouc je la 16.34 kaj reveno al Marseille Saint-Charles je 17:41.

Normala prezo : 19 Eŭroj ; ekde 9 homoj, grupa tarifo -30%.

En la sama rubriko: