[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Ekskursoj > 1a - Malnova Haveno - Equitable

lasta ĝisdatigita je la 13a marto 2016

1a - Malnova Haveno - Equitable

Ĵaŭdo la 5an de Majo

Tiun ĉi ekskurso komenciĝas el la kongresejo kaj trairas plurajn el la plej interesaj lokoj en la Marsejla urbocentro.

Ĵaŭde la 5an de Majo, de la 14a en la kongresejo ĝis la 18a en l’Equitable Café

Tiu ekskurso permesos vin viziti grandan parton de la urbocentro de Marsejlo. La piedirado komenciĝas en la kongresejo kaj eksploras kelkajn el la plej interesaj, historie signifaj kaj arkitekturaj lokoj en la Marsejla urbocentro.

Ni pretervidos :
- La mortlokon de Louise Michel,
- La straton Canebiere,
- La grandan hotelon de la Louvro kaj de la Paco, kiu iĝis vendejo,
- La fajrosoldatejon,
- La muzeon de La Marseillaise, la franca himno,
- La Alkazar, antikvan koncertkafejon, nun bibliotekon,
- La Atalantojn de la strato Belzunco,
- La romiajn ruinaĵojn,
- La borsejon,
- La malnovan havenon kaj ĝia ombra ŝirmilo,
- La lokon kie Marsejlo estis kreita de la Grekoj, antaŭ pli ol 2600 jaroj,
- La urbodomon,
- La malnovan hospitalon, nun luksan hotelon,
- La fortikaĵojn Saint-Jean kaj Saint-Nicolas,
- La preĝejon Sain-Laurent,
- La Mucem muzeon,
- La vilaon Mediteraneon,
- La katedralon,
- La malnovan karitejon, nun muzeon,
- La pordegon de Aikso,
- La mezepokan akvokondukilon,
- La ŝtuparojn de la stacidomo Saint-Charles,
- La straton Canebiere,
- La kapelon Bernardines,
- Kaj finos en Cours Julien ĉe Equitable Café ĝustatempe por la prelego de Monique Arnaud

Piediranta trankvile, vi bezonos preskaŭ kvar horojn.

En la sama rubriko: