[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Ekskursoj > 1b - Malnova haveno - CIRA

lasta ĝisdatigita je la 3a majo 2016

1b - Malnova haveno - CIRA

Ĵaŭdo la 5an de Majo

Tiun ĉi ekskurso komenciĝas el la kongresejo, ebligas vin viziti la malnovan havenon kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj finas en CIRA ĝustatempe por la konferenceo de JoMo.

Ĵaŭde la 5an de Majo, de la 14a en la kongresejo ĝis la 16a en CIRA

Tiu ekskurso permesos vin viziti parton de la urbocentro de Marsejlo. La piedirado komenciĝas en la kongresejo kaj eksploras kelkajn lokojn en la Marsejla urbocentro kaj ĉirkaŭ la malnova haveno.

Ni pretervidos :
- La mortlokon de Louise Michel,
- La straton Canebiere,
- La grandan hotelon de la Louvro kaj de la Paco, kiu iĝis vendejo,
- La fajrosoldatejon,
- La muzeon de La Marseillaise, la franca himno,
- La Alkazar, antikvan koncertkafejon, nun bibliotekon,
- La Atalantojn de la strato Belzunco,
- La romiajn ruinaĵojn,
- La borsejon,
- La malnovan havenon kaj ĝia ombra ŝirmilo,
- La lokon kie Marsejlo estis kreita de la Grekoj, antaŭ pli ol 2600 jaroj,
- La urbodomon,
- La malnovan hospitalon, nun luksan hotelon,
- Kaj finos en CIRA ĝustatempe por la prelego de Jomo pri Nestor Makhno

Piediranta trankvile, vi bezonos preskaŭ du horojn.

En la sama rubriko: