[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Lastaj informoj > Lastaj informoj

lasta ĝisdatigita je la 3a majo 2016

Lastaj informoj

Vi trovos la detalan programon kaj multajn utilajn infomojn en nia kongresa retejo : kongreso2016.esperanto-france.org

La kongresejo situas je 31 boulevard d’Athènes, tuj piede de la ŝtuparoj de la stacidomo Marseille Saint-Charles. Detaloj por atingi ĝin estas ĉi tie.

La akceptejo malfermiĝos ĵaŭdon la 5an de Majo, ekde la 8a30. En la kongressako vi trovos la kongreslibreton kun la detala programo kaj diversajn informilojn pri Marsejlo.

Ĉe la akceptejo vi povos :
. Pagi la kongreskotizon se vi ne jam pagis ĝin,
. Elekti viajn ekskursojn,
. Aliĝi por la bankedo se vi ne jam faris ĝin,
. Elekti viajn pladojn por la bankedo,
. Decidi kiam vi pretas deĵori en la kafejo aŭ en la libroservo.

Se vi bezonas kromajn detalojn, ne hezitu demandi nin per retmesaĝo al kongreso2016@esperanto-france.org aŭ telefone al 06 09 18 28 51.

Thierry Spanjaard, prezidanto de la LKK

En la sama rubriko: