[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Pytheas kaj Mediteraneo

lasta ĝisdatigita je la 30a aprilo 2016

Pytheas kaj Mediteraneo

Vendredo - 10:00

Piteaso aŭ Pytheas de Marsejlo (malnovgreke : Πυθέας ὁ Μασσαλιώτης ; naskiĝis ĉ. 380 a.K. ; mortis ĉ. 310 a.K.), estis helena geografo kaj esploristo el la greka kolonio Massilia, la nuntempa Marsejlo en suda Francio).

Li kalkulis je precizeco de dek kvar minutoj la latitudon de Marsejlo. Piteaso komprenis la influon de la luno super la tajdoj

Liaj esploroj kondukis lin ĝis la nordaj bordoj de Eŭropo : la heraklajn kolonojn (Ĝibraltara Markolo), la marbordoj de Gaŭlio, Britio, la Ŝetlandaj Insuloj kaj Tuleo. Je la pli norda punkto de lia navigado, la nokto ne daŭris pli ol du horojn.

Patrick Lagrange estas denaskulo (germana patrino kaj fame konata patro, Georges, kiu verkis sub pseŭdonimo Elgo) same kiel la du fratoj. Li ĉefe interesiĝas pri astronomio kaj regule prelegas pri temoj, kiuj rilatas al la kosmo (nigraj truoj ekzemple) aŭ scienco (la centjariĝo de relativeco).

En la sama rubriko: