[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo

lasta ĝisdatigita je la 25a aprilo 2016

Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo

Sabato - 15:00

"Kumeŭaŭa, filo de la ĝangalo" estas romaneto por komencantoj, verkita de la jugoslava antropologo, Tibor Sekelj. Ĝi aperis en 1979 kaj reeldoniĝis en 1994. Ekzistis jam dudeko da tradukoj, kiam Anne Jausions alfrancigis ĝin. Bele ilustrita de originalaj akvareloj, ĝi bone redonas la etoson de la kontaktoj inter "civilizita" homo kaj la filo de la ĝangalo.

Anne Jausions

Mi finstudis pri Interlingvistiko en Pollando, estas membro de FEI, longe direktoro de la FEI-ekzamenoj kiujn mi renovigis, estis prezidanto kaj daŭre komitatano de OSIEK (Organizo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). Ĉe la Ĉerizejo, Kvinpetalo, Plouezec, Stella-plage kaj aliloke mi gvidis/as kursojn kaj staĝojn pri la lingvo kaj Eo-literaturo ĉar mi estas legemulo. Pro tio mi ludas la ludon « Risko » ĉe edukado.net, kaj partoprenas en la « Esperanto-Sumoo », verkas artikolojn por instigi al legado. Laste mi tradukis la faman libron de Tibor Sekelj Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo al la franca lingvo kaj sukcesis aperigi ĝin.

En la sama rubriko: