[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > La perdita ŝlosilo

lasta ĝisdatigita je la 25a aprilo 2016

La perdita ŝlosilo

Vendredo - 14:30

Hodiaŭ ĉiu, kiu volas klarigi la Esperantan vortfaradon, parolas pri derivado. Tamen nek en la Unua Libro, nek en la Dua, eĉ nek en la Fundamenta Krestomatio, vi trovos tiun vorton. Mi montros kiam kaj kial ĝi aperis en Esperantujo dum la krizo de la Idoreformado. Mi analizos kiel iompostiome tiu koncepto akompanis kaj eĉ influis drivadon de Esperanto ĉefe pri ties simpleco kaj facileco.
Nepre necesas bone distingi tiujn du konceptojn : facileco kaj simpleco. Nia lingvo pli kaj pli iĝis ne simpla kaj konsekvence ne facila.

Hodiaŭ la mondo preferas uzi iun globiŝ, kiu malfeliĉe kreas unuformiĝon kaj kontraŭbataletojn, ni sciu proponi "Bonan Lingvon" kaj la mondo povos krei unuiĝon en la diverseco.

Elŝutebla versio :

PDF - 124.7 kb

_

Prelego de Pierre Tell Bouvier [pjer tel buvje]

Naskiĝo 31/03/1949 en Francujo.

Post akiro de inĝeniera diplomo pri meĥaniko kaj elektroniko en 1973, mi instruis fizikon kaj matematikon, ankaŭ mi mastrumis farmon kaj estis bredisto.
Esperantiĝis en 1990, kaj rapide eĉ komencis instrui nian lingvon, ĉefe al infanoj. Mi organizis korespondadojn inter lernejklasoj de pluraj landoj kaj vojaĝojn kaj gastigadojn inter polaj kaj francaj geknaboj (1995-1996).
Paralele mi studis kun Georgo Lagrange en Kvinpetalo ĝis Kapableco pri pedagogio (diplomo de la Franca Instituto de Esperanto), kaj danke al li mi povis renkonti Claude Gacon kaj koni la ideojn de Claude Piron.

En la sama rubriko: