[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Valsoj

lasta ĝisdatigita je la 24a aprilo 2016

Valsoj

Vendredo - 9:00

Prelego prezentota en la kongreso de Esperanto-France, Marsejlo, 5-8.05.2016

3-tempaj dancoj (menueto, mazurko, siciliano, ländler , valso). La viena valso. La familio Strauss. La preleganto malmulte parolos sed aŭdigos multajn ekstraktojn de valsoj konataj eŭ ne. (Parta) listo : Johann kaj Josef Strauss, Richard Strauss, Glinka, Ĉajkovskij, Prokofiev ; Ĥaĉaturjan, Ŝostakoviĉ, Lehar, Dvořak, Offenbach, Waldteufel, Liszt, Ravel, valse musette, ktp. Estos inkluzivitaj kelkaj ĉarmaj melodioj, kiujn koncertistoj ofte ludas fine de koncerto por danki la publikon pro la aplaŭzoj. La 1000-tempa valso de Brel brile kantita de King’s Singers finos la prezentadon.

Biografieto de Hannes Larsson
Hannes Larsson naskiĝis en Nokia, Finnlando, kaj diplomiĝis ĉe la Teknika Universitato de Helsinki. Sian karieron kiel inĝeniero li plenumis en Finnlando, Francio, Italio kaj Belgio. Fine de 2005 Hannes komencis studi esperanton. Jam en 2009 li organizis seminarion pri distraj matematikoj en la UK de Bialystok ; en Reykjavik (UK 2013) li prezentis tri prelegojn pri la violono kaj en Lillo (UK 2015) li prelegis pri la rezisto de materialoj kaj strukturoj. Liaj ŝatokupoj estas 3D printado, skikurado, la muziko kaj la vojaĝoj, precipe kadre de esperantaj eventoj.

En la sama rubriko: