[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Programo > Nestor Makhno

lasta ĝisdatigita je la 24a aprilo 2016

Nestor Makhno

Ĵaŭdo - 16:00

Prelego pri Nestor Makhno de Jean-Marc LECLERCQ

Nestor Ivanoviĉ Maĥno (naskiĝis la 27-an de oktobro 1889, mortis la 25-an de julio 1934) estis ukraina anarkiista revoluciulo kiu malakceptis unuiĝi kun la bolŝevikoj post la Oktobra Revolucio.

En siaj 16 jaroj li partoprenis la revolucion de 1905 kaj post kontaktiĝi kun diversaj politikaj grupoj li organiziĝis en la liberecana movado per realigo de danĝeraj komisioj. En 1908 li estis arestita de la caraj aŭtoritatuloj kaj kondamnita je pendumilo pro anarkiisma asociado kaj partopreno en terorisma agado. Pro lia junaĝo la kondamno estis ŝanĝita al dumviva mallibero. Li estis translokigita al la centra malliberejo de Moskvo, tie li profitis ties grandan bibliotekon kaj amikiĝis kun Arĉinof, ankaŭ kondamnita je punlaboro. Arĉinof, multe pli klera ol Maĥno, helpis al li instruiĝi profunde en diversaj fakoj. Li ricevis malfacilajn vivkondiĉojn pro sia ribelemo kaj protestorganizado ; tiel li grave malsaniĝis pri la pulmoj. Li estis liberigita en 1917, kun ĉiuj politikaj malliberuloj, pro la proleta insurekcio en Moskvo.

La prelego okazos ĵaŭde la 5an de majo je la 16a en CIRA, 50 rue Consolat, 13001 Marseille. Por iri tien, klaku ĉi tie.

Jean-Marc LECLERCQ

JoMo (t. e. Jean-Marc LECLERCQ, naskiĝinta la 10-an de oktobro 1961) estas franca kantisto kaj esperantisto. Li komencis muziki en la jaro 1977 kaj ekesperantiĝis en 1988.

Li venas de Lille, sed nun loĝas en Tuluzo. Li iam estis kantisto de la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj) kiu eldonis du KDojn ĉe la franca diskeldonisto Boucherie et Willins Production kaj kies urĝa enscenigo leviĝis al ekstreme varmaj koncertoj tra tuta Eŭropo, el kiuj pli ol ducent estas nur en la franca.

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris en la Guiness-libro pri rekordoj.

Iom pli troviĝas en la artikolo pri JoMo kaj Liberecanoj ; foje li ludas kun grupeto kiel "JoMo kaj la mamutoj". Ĝenerale li adaptas nomojn kaj grupgrandecojn al la okazo, ludante en diversaj medioj (naciaj, aĝgrupoj).

Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la 1990-aj jaroj en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia. Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness. Poste kaj sole, li surbendigis tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas !, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj. Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.

En la sama rubriko: