[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Hejmpaĝo > Lastaj informoj > Prelego pri lernado de lingvoj, de Monique Arnaud

lasta ĝisdatigita je la 3a aprilo 2016

Prelego pri lernado de lingvoj, de Monique Arnaud

Malfermita al ĉiuj

Prelego « Por bona lernado de lingvoj, de Monique ARNAUD

  • Kiuj estas niaj bremsoj en lernado de fremda lingvo ?
  • Kiel solvi tiujn malfacilaĵojn :
  • Lerni kun la metodo E.S.P.O.I.R !
  • Kelkaj konkretaj vojoj sekvindaj por iĝi bona parolanto.
  • Prezento de la praktika gvidlibro de Greta Franclet : Nululo pri lingvoj ? Neniam plu !

Noto : la libro estos aĉetebla surloke kontraŭ 25 Eŭroj.

La prelego okazos ĵaŭde la 5an de majo inter la 18a kaj la 20a horoj en Equitable Café, 54 cours Julien, 13006 Marseille, fronte al la kongresejo Por iri tien, klaku ĉi-tie.

Monique ARNAUD

Monique Arnaud malkovris Esperanton en 1978 okaze de internacia renkontiĝo pri Freinet pedagogio. Poste, ŝi iĝis delegito de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) ĉe UNESCO.
Monique Arnaud instruis la francan lingvon en Anglio, Scotlando kaj Usono. Ŝi instruis la anglan lingvon dum 35 jaroj en 3 diversaj regionoj.
Ŝi instruis Esperanton okaze de staĝoj en Francio, en la Somerakursaro de la Sidneja Universitato Aŭstralio kaj en Mazara del Vallo (Sicilio) en Meza Lernejo kaj en Baza Lernejo. Ŝi partoprenis en diversaj Grundtvig projektoj (nuntempe Erasmus +).

En la sama rubriko: